Dilbert

Dilbert
bildostrio • comic strip series • retrakonto
Aŭtoroj
Aŭtoro Scott Adams
Lingvoj
Eldonado
Eldonejo Andrews McMeel Publishing
Ĝenro humuraĵo • office humor • satiro
vdr

Dilbert estas ĉiutaga bildostrio kreita de la usona bildliteraturisto Scott Adams. La bildstrio satiras pri oficeja laboro, nekompetentaj ĉefoj kaj sociaj misrilatoj.

La ĉefrolulo Dilbert, fake kompetenta sed socie misfunkcianta inĝeniero, laboras en fikcia entrepreno, kiu produktas ian specon de (neniam ekzakte priskribitaj) varoj. Liaj ĉefoj estas malkompetentaj, kaj ĉiuj roluloj, ĉefoj kaj kolegoj havas sociajn misfunkciojn, kio kaŭzas diversajn miskomprenojn kaj problemojn en la laborejo.

La bildstrion karakterizas tre simpla, kruda desegnostilo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search